Vendrede la 5-an de aŭgusto 2016 en restoracio “U Skřetů” ekvidis mondon la unua manĝokarto en Prago, kiu estas tradukita en Esperanton.
La manĝokarto estis solene “baptita” per 16-grada biero (kiel 16 reguloj de Esperanto-gramatiko).
La ceremonion partoprenis esperantistoj el Brazilio, Katalunio, Germanio, Usono kaj Ĉeĥio, kiuj de la nova manĝokarto mendis manĝaĵon kiel la unuaj.
La kelneroj de la restoracio ne parolas (ankoraŭ) Esperante, sed esperantistoj estas ĉi tie bonvenaj! Ni povas rekomendi la restoracion al ĉiuj Esperantistoj, kiuj vizitos Pragon! Bonaj manĝaĵoj, bonaj bieroj kaj nun ankaŭ la Esperanto-manĝokarto!
Mi amas vin (kaj vian mangxon)!