La 28-an de junio 2017 okazis jam la kvara aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.
Ni kolektis monon por 33 brikoj!
La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…
…kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas amasoj da turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas niajn Esperanto-brikojn, kaj do oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.
Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke!
Apartan dankon al eksterpragaj kaj eksterlandaj bonkoruloj, kiuj ne hezitis sendi monon!!!
Komentado ne estas permesita.