12-a BIERo
Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo
Kopřivnice
6. – 8. 10. 2017
E-mental´
invitas vin partopreni jam la 12-an BIEROn!!!
Inter planataj programeroj estas vizito de bierfabriketoj Polivar kaj Štramberk, grimpado sur elrigardturojn, vizito de kastelo Štramberk, gustumado de loka dolĉa specialaĵo, ludoj, bunta kutima matenmanĝegado…
Vendrede la 6-an de oktobro 2017
De la 17.00 loĝigo – Domov mládeže VOŠ, Komenského 1006/35, Kopřivnice
18.30 foriro al vespermanĝo
19.00 Bierfabriketo Polivar – vespermanĝo, eble trarigardo de la bierfarejo, ludoj…
Sabate la 7-an de oktobro 2017
8:00 komuna matenmanĝo
10.00 promeno al E-memorŝtono
Perpiede al Štramberk (5-6km)
Dumvoje grimpado al elrigardturo Bílá hora
13.00 Tagmanĝo – Chata MUDr. A. Hrstky (Kopec 77, Štramberk)
Vizito de kastelo Štramberk
Kafumado
16.30 Vizito de bierfarejo Štramberk
Vespermanĝo en la bierfabrika restoracio
Reveno al Kopřivnice
Dimanĉe la 8-an de oktobro 2017
8:00 komuna matenmanĝo
10. 00 Promeno al ruino de kastelo Šostýn
Grimpado al la elrigardturo “Bezručova vyhlídka”
Tagmanĝo
Forveturo
. . . . . . .
Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):
Pago ĝis la 15-a de septembro 2017: 500,- CZK aŭ 20 EUR.
Pago poste aŭ surloke: 600,- CZK aŭ 23 EUR
Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz
————————————————-
Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!
Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.
————————————
Ĉe pensiono eblas senpage parki aŭtomobilojn
————————————
Saluton! Mi partoprenos! Mi jam antauxgxojas 🙂