BESTĜARDENO 2018
23. 2. – 25. 2. 2018
PRAGO
TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO
VENDREDO LA 23-AN DE FEBRUARO 2018
18.30 – Restoracio “U Houbaře”
SABATO LA 24-AN DE FEBRUARO 2018
11.00 –KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO
11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS PORKETON EMIČKA. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON
11.20 – ENIRO EN LA BESTĜARDENON
12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)
12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO
12.30 – TOSTADO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”, GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO
17.00 KOMUNA VESPERMANĜO RESTORACIO V PODSKALÍ (Podskalská 29, Praha 2)
DIMANĈO LA 25-AN DE FEBRUARO 2018
10:00 – Kunvenloko – Sukeraĵejo U Arbesa (Štefánikova 40, Praha 5)
Vizito de ekspozicio “TRADIČNÍ LIDOVÁ KULTURA DOTYKEM”, promeneto, komuna tagmnaĝo.
………………………………………………………………
1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin! Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretaj, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin!
2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!
3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.
4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!
5. Loĝigo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj eble ni sukcesos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.
6. Vojo el la bestĝardeno al restoracio v Podskalí: per buso aŭ al haltejo Trojská aŭ Nádraží Holešovce. Poste per tramo 17 al haltejo Palackého náměstí. Plue iru laŭ mapo.
7. Se vi havas iujn demandojn – skribu, telefonu!!!!! Aliĝilon sendu kaj informojn petu ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz …………..
Komentado ne estas permesita.