Bestĝardeno 2019
15. – 17. 2. 2019
Prago
TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO
VENDREDO LA 15-AN DE FEBRUARO 2019
18. 30 BINGO-VESPERO – u Květenky
SABATO LA 16-AN DE FEBRUARO 2019
11.00 –KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO
11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS PORKETON EMIČKA. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON
ENIRO EN LA BESTĜARDENON
12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)
12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO
12.30 – TOSTO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO
POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”, GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ
LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO
17. 00 KOMUNA VESPERMANĜO – RESTORACIO Tlustá myš
DIMANĈO LA 17-AN DE FEBRUARO 2019
KUNVENO: 9.45 – TRAMHALTEJO POHOŘELEC
VIZITO DE EKSPOZICIO Kabineto de kuriozaĵoj de Monaĥejo de Strahov
KOMUNA TAGMANĜO – Restoracio U Zelené brány
………………………………………………………………
1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin! Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretaj, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin!
2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!
3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.
4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!
5. Loĝigo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj eble ni sukcesos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.
6. Aliĝilon sendu kaj informojn petu ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Kanto por porketo Emička
Komentado ne estas permesita.