HELPU HELPI 2020
la 19-an de aŭgusto 2020
Praha
Venu kun ni jam la sepan fojon partopreni “Projekton BRIKO”
kaj samtempe fari reklamon por
Esperanto!
“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dudek jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.
La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla parto de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas.
Pasintjare ni sukcesis kolekti monon por 40 brikoj kaj dum ĉiuj jaroj ni entute jam kolektis monon por 207 brikoj. Dank’ al tio povis esti meze de Prago de malproksime videblaj Esperantaj skribaĵoj dum multaj tagoj.
La 19an de julio 2020 je la 18.00
Kunvenloko: Havířská 2 – antaŭ ludilvendejo Sparkys
Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon!
Unu briko kostas 180,- kronojn / 7 EUR
Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!!
Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la kontoj:
35-8928170257/0100 (por pagi per kronoj)
Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.
Komentado ne estas permesita.