Dum la 101-a Unuversala Kongreso en Nitra povis partoprenantoj spekti premieron de filmita teatraĵo Konkero de la Norda poluso kun Esperanto-subtekstoj, kiu estis akompanata per klarigaj vortoj de tradukintoj, kiuj certe ne hazarde estas ankaŭ membroj de E-mental´.
La teatraĵo klarigis al la spektantoj ne nur la veron pri la konkero, sed ankaŭ pri la vivo de la giganto de ĉeĥa historio Jára Cimrman, kiu la teatraĵon verkis.
Kvankam la pordo dum la prezentado ne estis ŝlosita, preskaŭ ĉiuj spektantoj restis ĝis la fino kaj multaj fine eĉ aplaŭdis (espereble ne pro ĝojo, ke la teatraĵo finfine finiĝis).
Egan gratulon!
Ankaŭ sinjoro Svěrák ne hontus pri vi…
Dankon!!! 🙂