KRUPKA
Vojaĝbileto en Ĉeĥio: Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč . Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Dresdeno, estas kunveno je la 7:20 en Dresden Hbf ĉe la granda anonctabulo antaŭ la subaj reloj.
Bus 360: Dresden 7.44 (ekveturo de antaŭ Dresden Hbf, orienta flanko, inter la du relopontoj) – Teplice v Čechách 9.14
Trajno:
Leipzig Hbf 6:00 (RE 16505) – Dresden Hbf 7:32
Vojaĝbileto el Germanio: Por la vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton Elbe-Labe. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 33 € kaj la bileto validas en la tuta VVO + Ùstecký kraj (regionaj trajnoj/busoj). La bileton oni planas aĉeti en Dresdeno. (Se vi planas veni de Lepsiko aŭ de alia urbo, bonvolu kontakti Thomas Winkler (thowinkler(ĉe)gmail.com) por interkonsenti la eblecon aĉeti la bileton aliloke).
Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron, ujon por trinki kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!
Reveno estos laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj!
Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
Por partoprenantoj, kiuj bezonus tranoktadon en Prago, eblas proponi lokon en propra dormosako ĉe pragaj Esperantistoj.
Komentado ne estas permesita.