1-a Tosto por Zamĉjo
Festu kun ni la
JARON DE ZAMENHOF
kaj venu partopreni la aranĝeton
1-a TOSTO POR ZAMĈJO
Hradec Králové
la 21-an de januaro 2017
Kunveno: 11. 00 ĉe la biletvendejo de la ĉefstacidomo Hradec Králové
Vizito de strato Zamenhofova – tosto por Zamĉjo
Grimpado al Blanka turo – pendigo de la E-flago
13. 00 Tagmanĝo en restoracio (Choosy – fresh choice )
Esperanto-programeroj
Promeno tra la urbo
Forveturo
. . . . . . .
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 8.30 ĉe la biletvendejo en Hlavní nádraží .
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 9.07 – Hradec Králové 10.51
(se malfruiĝos la trajno, la kunveno ĉe la biletvendejo en Hradec Králové estos tuj post la alveno de la trajno)
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros 🙂 )
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-01-16 je la 10:59
Komentoj
Komentado ne estas permesita.