Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
463127264_853328963679503_6637515489090156996_n
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Helpu helpi 2017

Venu kun ni jam la kvaran fojon subteni menshandikapulojn

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

www.GIFCreator.me_dvEAWD

Pasintjare ni sukcesis kolekti monon por 42 brikoj (antaŭpasintjare por 33 brikoj, antaŭantaŭpasintjare por 21)!!!  Dank’ al tio povis esti meze de Prago de malproksime videblaj Esperantaj skribaĵoj dum multaj tagoj.

“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dek ok jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.

La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla parto de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas.

 

Kiam okazos la aranĝo?

La 28-an de junio 2017 je la 18. 30

Kunvenloko: Prago, Havířská 2 – antaŭ ludilvendejo Sparkys


Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon! 

Unu briko kostas 150, – kronojn / 6 EUR

Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la konto 35-8928170257/0100 – al pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas estis sekreta donacanto). Por pagi  el eksterlando, uzu konton de nia peranto A. Münchow, iban: DE36 2011 0022 3015 3560 74  bic: PBNKDEFF. Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

2017-05-30 je la 11:34

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 15-an de januaro 2025 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress