Festu kun ni la
JARON DE ZAMENHOF
kaj venu partopreni la aranĝeton
10-a TOSTO POR ZAMĈJO
ČESKÉ BUDĚJOVICE
la 27-an de aŭgusto 2017
Kunveno: 10. 00 ĉe biletvendejo de stacidomo České Budějovice (se malfruiĝos la trajno el Prago (R 705 Svět) la kunveno en stacidomo České Budějovice estos tuj post la alveno de la trajno)
Promeno al centro de la urbo
Tosto por Zamĉjo
Grimpado sur la turon – pendigo de la flago
Tagmaĝo en restoracio (loko estos precizigita)
Esperanto-programeroj
Promeno tra la urbo
Kafumado en kafejo
Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj
. . . . .
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 7.10 ĉe la biletvendejo en praga ĉefstacidomo
Kara Diktatorino, mi planas partopreni, sed pro 10 min. pli frue en ČB mi ne ellitiĝos je preskaŭ unu horo pli frue. Do mi forveturos el Prago 8:02 per Ex 531 Josef Seidel kaj atingos ČB 10:02, do 10 min post vi kaj 2 min. post la renkontiĝo ĉe la kasoj. Mi ne dubas, ke mi vin trovos.
Amike, Petro
La trajno “Josef Seidel” estas rekta konekto kun Český Krumlov kaj ĝi regule estas plena. Pro tio estis elektita la trajno jam je la 7.32.