13-a Tosto por Zamĉjo
Festu kun ni la
JARON DE ZAMENHOF
kaj venu partopreni la aranĝeton
13-a TOSTO POR ZAMĈJO
PRAHA
la 28-an de septembro 2017
Kunveno: 10.00 – subirejo de metrohaltejo Karlovo náměstí (el Karlovo náměstí)
Grimpado sur turon de Novoměstská radnice – pendigo de la flago
Tosto por Zamĉjo ĉe Esperanto-memorŝtono en Vyšehrad, pikniketo
Promeno tra Vyšehrad
Restoracio “V Podskalí” – “bapto” de Esperanto-manĝkarto
Esperanto-programeroj
. . . . . .
Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros ) kaj ion por malgranda pikniketo ĉe la memorŝtono.
. . . . . .
Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni kun ĝi.
. . . . . .
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
. . . . . .
Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi en la restoracio.
Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
2017-09-06 je la 10:36
Komentoj
Komentado ne estas permesita.