KRISTNASKO 2019
de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2019
PRAGO
Vendredo la 29-an de novembro 2019
18. 30 Nikolaa vespero – ĉe Vlasta kaj Jiří
Sabato la 30-an de novembro 2019
Hotelo Prokopka ( Prokopova 197/9, Praha 3)
11.00 Kunveno por la URBOLUDO
11.15 Komenco de la URBOLUDO
Post la fino de la urboludo preparado de kristnaska vespero.
Kristnasko
Dimanĉo la 1-an de decembro 2019
Vizito de Botanika ĝardeno – forcejo Fata Morgana
Kunveno: 10.00 – Nádraží Holešovice – haltejo de buso 112
Tagmanĝo laŭ interkonsento de partoprenantoj
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
POR KRISTNASKA VESPERO BONVOLU ALPORTI:
– KRISTNASKAJN MANĜAĴOJN
– KRISTNASKAJN TRINKAĴOJN
– DONACOJN POR TIUJ, KIUJN VI VOLAS DONACIGI
– TELEROJN, GLASOJN, MANĜILAROJN
———————
LA EJO POR KRISTNASKO ESTAS REZERVITA DE LA 11-a ĜIS LA 22.00-a HORO
———————
DUM KRISTNASKA VESPERO ONI KIEL ĈIAM KOLEKTOS MONON POR NIA KAREGA PORKETO EMIČKA, DO NE FORGESU KUNPORTI PLENAN MONUJON!!!!
———————-
Partoprenantoj de la urboludo kunportu:
Paperon
Krajonon
Plenigeblan plumon
Traskribilon
Ŝnuron
Esperantaĵojn
Bananon
Ŝraŭbilon
Fotilon (prefere ne en telefono)
Poŝtelefonon, kiu kapablas skribi, sendi sms-n kaj gps-n
Kolĉenon/kolbandon (por hundoj) kaj gvidŝnuron, saketon por fekaĵoj
Pilkon
Viŝtukon
Bongustaĵon por dumvojaj helpantoj (ĉefe ion varmigan) kaj por subaĉeto
Bonan, frenezan humoron
Boteleton de unua helpo kaj kesteton de lasta helpo
Senson de ĝustatempeco
kaj kuraĝon
—————–
Demandojn sendu: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Komentado ne estas permesita.