Bestĝardeno 2022
26. 2. – 27. 2. 2022
Prago
TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO…
SABATO LA 26-AN DE FEBRUARO 2022
11.00 –KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO
11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS PORKETON EMIČKA. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON
ENIRO EN LA BESTĜARDENON
12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)
12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO
12.30 – TOSTO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO
POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”, GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ
LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO
17.00 – KOMUNA VESPERMANĜO – Johny pizza bar
(Koubkova 9, Praha 2)
DIMANĈO LA 27-AN DE FEBRUARO 2022
10.00 KUNVENO – SUKERAĴO – ERHARTOVA CUKRÁRNA (Milady Horákové 56, Praha 7)
10.45 FORIRO EL LA SUKERAĴEJO
11.00 – 13.00 BOULA TURNIRO – BOWLING RADAVA (Milady Horákové 37, Praha 7)
Poste komuna tagmanĝo laŭ interkonsento de partoprenantoj.
………………………………………………………………
1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin! Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretajn, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin!
2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!
3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.
4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!
5. Loĝigo por la aranĝo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj ni klopodos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.
6. Vojo al restoracio Johny pizza bar”:
Buso 112 de la bestĝardeno al metrohaltejo Nádaží Holešovice.
De tie per tramo numero 6 al haltejo Bruselská.
7. Aliĝilon sendu kaj informojn petu ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Kanto por porketo Emička
Komentado ne estas permesita.