Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
463127264_853328963679503_6637515489090156996_n
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Virtuala Kuro por “Paraple”

 Virtuala Kuro por „Paraple“

1. – 30. 6. 2022

Same kiel dum pasintaj jaroj, ankaŭ ĉi-jare ni povas helpi al handikapitaj homoj kaj samtempe iom fari reklamon por Esperanto partoprenante karitatan aranĝon „Virtuala kuro por Paraple“.

 Kio estas Paraple?

“Paraple” estas centro, kiu helpas al homoj kun paraplegio kaj informas publikon pri ilia vivo.

La centro ĉiujare organizas aranĝon „Kuro por Paraple“ por gajni monon kaj disvastigi informojn pri handikapuloj.

Pro kovimo oni ne povis organizi la aranĝon, do ili virtualigis ĝin kaj tiel ekestis „Virtuala kuro por Paraple“.

La principo estas simpla. Ĉiu partoprenanto pagas la „startan kotizon“, kiun ricevos Paraple. Li poste kuras/biciklas/piediras… kaj tiel konkursas kun aliaj partoprenantoj. Oni ankaŭ povas membriĝi en iu teamo. Nia teamo nomiĝas Esperanto kaj se ni venkos, ni por Esperanto faros grandan reklamon.

Oficiala paĝaro de la aranĝo

La aranĝo komenciĝas la 1-an de junio 2022 kaj finiĝas la 30-an de junio 2022. Sed vi povas aliĝi kiam ajn dum la monato.

Baza prezo por partopreni (kaj tiel helpi) estas 200 Kč (8 EUR), sed vi povas vian monsumon laŭvole plialtigi.

En ALIĜILO elektu, ĉu vi volas kuri, paŝi, paŝi kun hundo, bicikli…. Vi ankaŭ povas elekti celon, kiun vi volus atingi – kiom da kilometroj vi planas pasi dum la tuta tempo. Tute ne gravas, kiom granda via celo estos – decidu laŭ viaj propraj kapabloj. Kaj se hazarde vi ne sukcesus atingi la celon – ne gravas. Gravas, ke vi partoprenos kaj helpos!

Helpilo por aliĝi:

Jam nun vi povas aliĝi kaj la 1-an de junio vi povas komenci kolekti kilometrojn!

Vi povas kolekti kilometrojn kie ajn!

Ne forgesu la kilometrojn registri en la paĝaro de la aranĝo,

por ke la grupo ricevu poentojn! 

Vi povas dum la tuta monato kontroli, kian poston nun havas nia grupo ESPERANTO.

La 21-an de julio okazos solena renkontiĝo en Centro Paraple en Ovčárská 471/1b, Prago, kie oni anoncos rezultojn de la konkurso.

 

Se vi estas eksterlandano, ankaŭ vi povas helpi. Aliĝu! Partoprenkotizo, per kiu vi helpos al la handikapuloj, estas 200 kč = 8 EUR.  Se vi bezonas helpon kun aliĝo, skribu al  e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

 

 

2022-04-28 je la 15:38

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 15-an de januaro 2025 Temo: TRAFIKSIGNOJ Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress