Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
463127264_853328963679503_6637515489090156996_n
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Grazanoj en Prago

Vendrede la 6-an de septembro 2024 venis al Prago 5 esperantistoj el Graz, por ke ili travivu semajnfinon kun esperantistoj el la klubo E-mental’. E-mentalanoj vizitis ilin jam printempe ĉi jare kaj do ili kompreneble ankaŭ invitis la Grazanojn al Prago.

La Grazanoj venis al Prago per pli frua trajno, ol ili anoncis, do komence ŝajnis, ke estos fuŝita planita bonvenigo. Sed la bonvenigo estis replanita kaj Grazanoj estis bonvenigitaj en stacidimo  du horoj post ilia alveturo. E-mentalanoj venis tra ĉefa halo de la stacidomo kun flagoj kaj veninte al la Grazanoj, kiuj atendis sur interkonsentita loko, E-mentalanoj kantis bonvenigan kanton.

Lauc ĉeĥa kutimo oni proponis al la Grazanoj panon kun salo.

Poste jam ĉikaŭbrakumoj a kisoj. Kaj kompreneble ankaŭ tostado kun ŝaumvino.

De la stacidomo ĉiuj kune iris al klubejo de Praga klubo, kie estis preparita modesta vespermanĝo post kiu estis programo kreita de E-mentalanoj – prelegetoj, ludo, muzikado, kantado…

Post la programo foriris gastoj al loĝejoj de kelkaj klubanoj, kiuj proponis por ili tranoktadon.

Matene jam je la sepa horo kunvenis la gastoj kaj kelkaj E-mentalanoj en centro de  la urbo por kune promeni tra pragaj stratoj, kiuj matene ankoraŭ ne estas plenaj da turistoj. En Malnovurba placo estis mallonga paŭzo por formanĝi hejman kukon kun iom da kafo.

Poste promeno al Ponto di Karel, kiu estis bele lumigita de matena suno.

Post la matena promeno la grupeto veturis al Vyšehrad, kie estis je la naŭa kunveno kun pluaj klubanoj.

Post fotado ĉe Esperanto-ŝtono ĉiuj iris al kastelo Vyšehrad por vidi gravajn lokojn de ĉaĥa historio.

Trarigardinte la ĉirkaŭaĵon de la kastelo ĉiuj malsupreniris al ĉerivera urboparto, kie estis en restoracio V Podskalí menditaj lokoj por tagmanĝi.

Neatendite rapidaj servoj en la restoracio permesis mallongan viziton de proksima kafejo AdAstra.

Post la ripozo ĉe kafo ĉiuj denove ekis al la urbocentro por vidi muron kun karitataj brikoj, kie antaŭnelonge kontribuis ankaŭ E-mentalanoj.

 

De la muro oni promenis tra stratoj ĉe Malnovurba placo kaj Juda urbo.

Poste jam ĉiujn atendis vespermanĝo en restoracio  U Skřetů, kie oni povas mendi manĝaĵojn de menuo en Esperanto.

Post iom da postvespermanĝa ripozo ĉiuj ekis al ludejo por ludi bowling. Kaj tio estis lasta programero de la tago.

Dimanĉe matene oni kunvenis proksime de Praga kastelo. Sidante en parko kaj aŭskultane pri historio de Prago ĉiuj lunĉis kukon kun kafo.

Ĉiuj poste ĝuis trarigardon depreskaŭ senhomaj stratoj de Nový svět.

De la trankvilaj stratoj oni transiris al Praga kastelo, kie jam estis pli vigle.

Poste jam tagmanĝo en la restoracio, kiu estas fama pro la plej bona rostita porka genuo en Prago. la tagmanĝo estis planita, kiel lasta programero de la vizito de Grazanoj, sed evidentiĝis, ke ili ne havas biletojn por la trajno, kiun ili antaŭe anoncis, sed je du horojn malpli frue. Do estis decidite viziti ankoraŭ Monaĥejon Břevnov, kie oni promenis en monaĥeja ĝardeno kaj poste oni gustumis lokan monaĥejan bieron.

Poste jam venis tempo por iri al stacidomo, lastaj ĉirkaŭbrakumoj, lastaj kisoj, lasta mansalutoj. Espereble Grazanoj denove venos!

 

2024-09-30 je la 14:37

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 15-an de januaro 2025 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress