mi mendas por tagoj la 28-an de februaro ĝis la 2-an de marto 2014 por Prago kaj proksima ĉirkauaĵo jenan veteron:
la 28-a de febraro 2014 – vespere
Sennuban ĉielon – se estos suno, vi ricevos specialan kaj valoran premion!!!
Temperaturon: +4 – +6 °C
Rospunkton: +10 – +12 °C
Ozonon 320 D.U. (+8 %, superaveraĝa stato)
BIO-sufiĉas grado 1
Mildan sudan venton de 4 ĝis 11 m/s
Premtendencon ete malaltigantan
Aerhumidecon: 62%
La 1-a de marto 2014
Sennuban ĉielon
Brilantan sunon
Temperaturon: +10 – +15 °C
Rospunkton: +10 – +12 °C
Ozonon 405 D.U. (+9 %, superaveraĝa stato)
BIO-gradon 1
Mildan sudan venton de 1 ĝis 3 m/s
Premtendencon ete malaltigantan
Aerhumidecon: 55%
La 2-a de marto 2014
Kondiĉojn samajn, nur rapidecon de la vento malaltigu je -4- -2 m/s kaj aerhumideco estu 52,3 %
Bonvolu laŭ la kondiĉoj ĉion prepari! Neniuj viaj kontraŭdiroj kaj elparoloj estos akceptataj, do ne klopodu superflue. Kompreneble se la kondiĉoj ne estos plenumitaj, vi estos laŭmerite punata kaj de mi kaj de E-mentala popolo.
Dankon jam nun por certe bonege farota laboro!
Diktatorino
Mi klopodos, preskaŭ ĉio estas solvebla, nur rapida ŝanĝo de aerhumideco inter vendredo kaj sabato povas esti malgranda problemo – sed mi klopodos 🙂
Koran dankon jam nun, kara ministro!!! 🙂