6-a BIERo
7. – 9. 11. 2014
PODĚBRADY
Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo
Vendredo la 7-an de novembro
Loĝigo: de la 17-a horo – Pensiono Ostende (U Zimního stadionu 762/II)
19.00 Foriro al restoracio ( Labská marina)
vespermanĝo, interkonatiĝo, ludoj
Sabato la 8-an de novembro
8.00 Komuna matenmanĝo
9.30 Promeno tra Poděbrady – kun kvizo
11.47 Pertrajne al Nymburk
13.00 Tagmanĝo – Restoracio “U Vodárny” (Jízdecká 231, Nymburk)
Promeno tra la urbo al bierfabriko
Granda ŝipumado
15. 00 Ekskurso al bierfabriko Nymburk
18.00 – Restoracio “U Vodárny” (Jízdecká 231, Nymburk)
Reen trajne al Poděbrady
Dimanĉo la 9-an de novembro
8.00 – komuna matenmanĝo
Promeno, vizito de la kastela merkato
Tagmanĝo
Forveturo
——————————————————-
Kiel dum la 2-a BIERo, kiel dum la 3-a BIERo, kiel dum la 4-a BIERo kaj kiel ankaŭ dum la 5-a BIERo, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj iamaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!
Ĉar la kuirejo en la pensiono estas nur modesta, bonvolu kunporti propran trinkujon, manĝilaron kaj telereton.
…………………………….
Pensiono estas proksimume 1,5 km for de stacidomo. Vendredon posttagmeze jam ne funkcias buso. Kiu ne preferas iri perpiede, tiu povas uzi taksion.
“Stejskal Taxi” +420 325 61 32 01 / 63,- Kronoj
“Taxi Poděbrady” +420 721 271 281 / 70,- Kronoj
“Taxi Gabriel” +420 603 853 994 / 68,- Kronoj
…………………………..
Antaŭ la aranĝo indas spekti tiun ĉi filmon! Eble tio helpos al vi dum testo aŭ ludo 🙂 Ne tiom gravas, se vi ne komprenas la ĉeĥan!
……………………………………………………..
Studu informojn pri Poděbrady kaj Nymburk – se estos testo, ĉiu informo en via kapo povas esti valora!
……………………………………………………..
Kotizo (Loĝigo kaj partoprenkotizo):
Pago ĝis la 17-a de septembro 2014: 600,- CZK aŭ 23 EŬR – por maniero de pagado skribu al pismis@volny.cz
Pago poste aŭ surloke: 700,- CZK aŭ 27 EŬR
……………………………………
Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.
Aliĝilojn sendu: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Bonvolu ne peti invitleteron!
Je via sano! Mi nun trinkas bieron hejme kaj tiamaniere iom provas bierumi kun vi 😉
Ĝis venonta BIERo, tiam espereble denove surloke 🙂
Salutas ĉiujn BIERumantojn,
Heinz
Ni rememoris vin!!!!! Kaj ankaŭ la “knorkon”!!! :-))))
Ankaŭ mi esperas, ke vi venontfoje partoprenos!!! 🙂
Je kelkaj fotoj de la renkontiĝo
http://jito.rajce.net/141107_09_6aBIERO_Podebrady