Venu festi Zamnehoftagon!
Kiam? La 15-an de decembro 2014 je la 18-a horo
Kunvenloko estas en kafejo “Světnička” en la strato Korunní 24.
En la kafejo ni restos ĝis la 19.30 kaj poste ni ekiros al Vyšehrad, kie ni vizitos la Esperanto-memorŝtonon kaj kie ni jam tradicie tostos.
Tiuj , kiuj pro diversaj kialoj ne povas iri kun ni de la kafejo, venu je la 20-a horo rekte al la monumento.
Bongustaĵoj kaj tostaĵoj estas bonvenaj!
Se vi planas veni, bonvolu sciigi nin, por ke ni sciu, kiom da lokoj en la restoracio rezervi.
Bonan Zamenhof-feston mi deziras al vi.
Nepre eklegu tiun tagon novan esperanto-libron.
Floru, kresku kaj brilu nia literaturo!