E-mentala Kristnasko ankaŭ ĉi jare okazis en Prago. Partoprenis pli ol tridek personoj kaj kvankam la aranĝo estis plena de surprizoj, ĉiuj revenis bonorde hejmen!
Vendrede vespere venis preskaŭ sankta Nikolao kun preskaŭ vera diablo, kiuj pridonacis infanojn. Iom estas dubinde, ĉu la donacojn ne meritas pli la veninta duopo ol la infanoj mem.
Kiam foriris la duopo ĉiuj diligente ornamis mielkukojn….
Sabata urboludo – dudek diligentaj partoprenantoj, amaso da malfacilaj taskoj, kiuj bezonas veran kuraĝon, lertecon kaj precipe senson por humoro.
La Kristnaska vespero – kantado, kristnaska rakontado, komuna solena vespermanĝo, tranĉado de pomo (jes, denove en ĝi estis steleto kaj do ni ĉiuj venontjare bonfartos) kaj poste donacoj, donacoj, donacoj…….kompreneble altvaloraj!
Komuna foto ne povas ja manki!
Dimanĉa ekskurso, pertrajne al Petrov kaj perpiede al Davle…..
Kaj kelke da stultaĵoj surponte….
Tia estis nia Kristnasko! Kaj kia estas via?
Komentado ne estas permesita.