Estimata ministro de suno, pluvo kaj ventoj,
mi mendas por tagoj la 2-a kaj la 3-a marto 2013 por Prago kaj proksima ĉirkauaĵo jenan veteron:
La 2-a marto
Sennuban ĉielon
Brilantan sunon
Temperaturon: +10 – +15 °C
Rospunkton: +10 – +12 °C
Ozonon 417 D.U. (+8 %, superaveraĝa stato)
BIO-gradon 1
Mildan nordorientan venton de 3 ĝis 7 m/s
Premtendencon ete malaltigantan
Aerhumidecon: 53%
La 3-a marto
Kondiĉojn samajn, nur rapidecon de la vento malaltigu je 2-6 m/s kaj aerhumideco estu 51,3 %
Bonvolu laŭ la kondiĉoj ĉion prepari! Neniuj viaj kontraŭdiroj kaj elparoloj estos akceptataj, do ne klopodu superflue. Kompreneble se la kondiĉoj ne estos plenumitaj, vi estos laŭmerite punata kaj de mi kaj de E-mentala popolo.
Dankon jam nun por certe bonege farota laboro!
Diktatorino
Komentado ne estas permesita.