V I A N D O
21. – 23. 6. 2013
Chotýčany
Programo
vendredo la 21an:
vespere iam posttagmeze alveno / aliro / alflugo – la akceptejo estas malfermita ĉirkaŭ de 17a aŭ de 18a horo ĝis tiam, kiam ĉiuj aliĝuloj venos
konkurso de hejme preparitaj bongustaĵoj; oni preferas rostaĵon finfaritan surloke, sed kompreneble juĝkomisio akceptas kio ajn manĝeblan escepte GRILON (rigardu vortaron je tiu vorto – similajn vortojn oni nomas „falsaj amikoj“)
partopreno en konkurso estas kompreneble libervola, sed Diktatorino petis min fari kruceton je ĉiu nomo en listo de ĉeestuloj, kiuj ne partoprenos; do bonvolu libervole decidi kaj aliĝi – gajninto certe povas jam nun antaŭĝoji premion, kiun li/ŝi/ĝi ricevos de Diktatorino!!!
sabato la 22an:
matena gimnastado sub gvido de Diktatorino – ĉirkaŭ 11a horo aŭ pli malfrue
tuj post gimnastado povas tiuj, kiuj alportis por si matenmanĝon, matenmanĝi
GRANDA LUDO – detalaĵoj estas tiom sekretaj, ke eĉ ni kiel organizantoj scias ĝis nun nenion pli precizan. Sed dank‘ al troja ĉevalo ni spionadis kaj almenaŭ kelkaj konsiloj:
prenu kune:
– ariadnan fadenon
– moneron por Karono (Ĥarono) – ni akceptas eĉ monbiletojn, ni ne akceptas ĉekojn
– materialon por flugiloj de Ikaro
– purigilojn kaj laborveston por ordigi stalon de Aŭgio
– pomon por Pariso (Pomo de la malakordo)
– barelon de Diogeno
– humuron
legu (kune aŭ malkune):
– Asterikson (ĉiujn volumojn)
– nomaron de ĉiuj grekaj kaj romianaj dioj kaj de ilia parencaro, iliajn ĥarakterizojn inkl. iliajn gustojn kaj grandojn de ŝuoj
– Antikvajn grekajn mitojn kaj legendojn de Ed.Petiška (ĉeĥe)
– Antikvajn romianajn mitojn kaj legendojn de J.Tomeček (ankoraŭ neeldonita, sed certe estos bestselero!!)
– vortaron de lingvo „giberiŝ“
daŭro de programo ni supozas post dek jaroj, kiam vi revenos el Troja milito
posttagmeze lernado – kurso por ĉiuj niveloj kaj ĉiuj nacioj sub gvido de Gűnter, li instruos laŭ fama Gu-metodo
kiu estos pigra por lernado, preparos vesperan fajron kaj rostadon
antaŭvespere – teatraĵon – ĉiuj ludos por ĉiuj!! Informojn surloke.
anonco de rezulto de GRANDA LUDO,
dezirado al naskiĝintoj
Menad-agado (por grekoj) kaj Bakĥanali-agado (por romianoj) ĝis
mateno (aŭ ĝis kiam ni iros dormi)
dimanĉo la 23an:
vekiĝo sen matena gimnastado, finmanĝado de restaĵoj, ordigado, …
se estos tempo, lernantoj kaj instruisto, povas daŭri la kurso laŭ Gu-metodo
Ministro de suno, pluvo kaj ventoj
Komentado ne estas permesita.