10-a BIERo
Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo
TURNOV
7. – 9. 10. 2016
E-mental´
kaj
Ĉeĥa Esperanto-Junularo
invitas vin partopreni jam la 10-an BIEROn!!!
Inter planataj programeroj estas vizito de kastelo Hrubý rohozec, trarigardo de la urbo, vizito de bierfabriko, ludoj, testo, bunta kutima matenmanĝegado…
Vendredo la 7-an de oktobro 2016
Loĝigo de la 17-a horo: OHS Turnov – 28. října 584
18.45 foriro al restoracio
19.00 Restoracio Divizna
Vespermanĝo, testo, ludoj…
Sabato la 8-an de oktobro 2016
8:00 komuna matenmanĝo
9:15 foriro al sinagogo
9.30 Vizito de sinagogo
11:22 – pertajne al Příšovice
11:27 – perpiede al Svijany (2 km)
12:00 tagmanĝo – Pivovarská restaurace Svijany
14. 00 – vizito de bierfabriko Svijany
Perpiede al Příšovice
Surprizo en Příšovice!!!!!
18. 22 Reveno per trajno al Turnov
19.00 Restoracio Divizna – vespermanĝo
Dimanĉo la 9-an de oktobro 2016
8:00 komuna matenmanĝo
9.30 foriro al kastelo Hrubý Rohozec
11:00 vizito de kastelo Hrubý Rohozec
Tagmanĝo, forveturo
———————————————–
Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):
Pago ĝis la 20-a de septembro 2016: 550,- CZK aŭ 22 EUR.
Pago poste aŭ surloke: 650,- CZK aŭ 26 EUR
Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz
————————————————-
Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!
En la penziono je nia dispono estos malgrandeta kuirejo kun glaciŝranko kaj akvoboligilo. Sed ne estas tie teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do bonvolu kunporti proprajn.
————————————
Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.
————————————
Stacidomo – loĝloko: 2 km
De stacidomo eblas veturi per urba buso al haltejo “Mariánský hřbitov” – numero 2. Ĝi veturas je la 14.00, 15.00, 16.00 kaj 17.00.
————————————————-
Komentado ne estas permesita.