La 15-an de junio 2016 okazis jam la tria aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karita projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.
Dum la unua aranĝo estis kolektitaj 21 brikoj. Dum la dua 33. Ĉi jare estis la sukceso pli granda!
Ni kolektis monon por 42 brikoj!
La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…
…kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas amasoj da turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas niajn Esperanto-brikojn, kaj do oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.
Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke!
Dankon al ĉiuj donacantoj, kiuj subtenis nin!
Apartan dankon al eksterlandaj bonkoruloj, kiuj ne hezitis sendi monon!!!
Komentado ne estas permesita.