Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
463127264_853328963679503_6637515489090156996_n
E-mental’ ĉe socialaj retoj

KRISTNASKO 2016

KRISTNASKO  2016

25. – 27. 11. 2016

Prago

k_216_

Vendredo la 25-an de novembro 2016

18.00 – Nikolaa vespero – kafejo “VYPEČENÁ LU” (Františka Křížka 25, Praha 7)

Preparado de novjara bondeziro, nikolaa testo, preparo de skatoloj por karita projekto “Skatolo de ŝuoj”


Sabato la 25-an de novembro 2016

10:00 Kunveno ĉe Květenka kaj Stáník

10:30 Starto de urboludo

13:00 Fino de la urboludo

14:00 Kristnasko – ZŠ Strossmayerovo náměstí

PREPARADO DE KRISTANASKA VESPERO – KRISTNASKA VESPERO – SOLENA VESPERMANĜO, KANTOJ, DONACOJ, TRANĈADO DE POMO….

20: 45 Komuna ordigado

Dimanĉo la 25-an de novembro 2016

Kunveno 10:15 – “Masarykovo nádraží” ĉe biletvendejo

10. 39 forveturo per trajno al Úvaly

promeno al Klánovice (ebenaĵo – 5 km)

De Klánovice per urba buso al Kastelo Chvaly

Vizito de Antaŭkristnaska merkato

—————————————-

POR KRISTNASKA VESPERO KUNPORTU:

– ORNAMAĴON POR ARBETO

– KRISTNASKAN MANĜAĴON

– KRISTNASKAJN TRINKAĴOJN

– DONACOJN POR TIUJ, KIUJN VI VOLAS DONACIGI

– TELEROJN, GLASOJN, MANĜILAROJN

———————

LA EJO POR KRISTNASKO ESTAS REZERVITA DE LA 14-a ĜIS LA 21.00-a HORO

———————

DUM KRISTNASKA VESPERO MI KIEL ĈIAM KOLEKTOS MONON POR NIA KAREGA PORKETO EMIČKA, DO NE FORGESU KUNPORTI PLENAN MONUJON!!!!

———————-

POR NIKOLAA VESPERO KUNPORTU SKRIBILON KAJ SE VI HAVAS, ANKAŬ KOLORAJN DIKSKRIBILOJN.

———————-

ESTUS BELE, SE VI POVUS POR VENDREDA NIKOLAA VESPERO ALPORTI:

– SKATOLON DE ŜUOJ (aŭ iun similan – prefere ne pli grandan, sed ankaŭ ne tro malgrandan)

-DONACOJN TAŬGAJN POR DIVERSAĜAJ INFANOJ (Jen konsiloj, kion vi ekzemple povas donaci: http://www.krabiceodbot.cz/chci-se-zapojit/co-zabalit-do-krabice/  E-mentalajn donacojn prefere lasu por E-mentalanoj, por ke iu infano ne estu malĝoja. Ankaŭ ne alportu tro da vestaĵoj)

-KRISTNASKAN BILDKARTON

———————-

Partoprenantoj de la ludo kunportu: bileton por urba trafiko (sufiĉas mallongtempa), skribilojn, buntkolorajn tukojn kaŭ ŝalojn, mallongan pantalonon kaj senmanikan ĉemizon,  fotilon, sonregistrilon (ambaŭ povas esti el poŝtelefono), skribilojn, diversajn esperantaĵojn, skribilojn, vestaĵon taŭgan por la vetero (demandu Tomeček, kian li preparis), ankron, ŝiphelicon, monon, skribilojn, fantazion, kolorajn krajonojn kaj dikskribilojn, horloĝon, skribilon, bonan humuron kaj humoron. Kaj ne forgesu skribilojn! Kaj kuraĝon!

———————–

Por sabato bonvolu kunporti pantoflojn!!!!!

—————-

Aliĝilojn sendu kaj respondojn je viaj demandoj petu: pismis@volny.cz

2016-08-13 je la 16:04

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 15-an de januaro 2025 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress