En la praga bestĝardeno hejmas surikatoj ekde la jaro 2001. Nuntempe vivas tie okmembra grupo gvidata per virsurikato Richmond.
Surikatoj manĝas kelkfoje tage. Plejparte ili ricevadas diversajn specojn de insektoj, viandon, ovojn, rizon kaj kiel frandaĵojn legomojn kaj fruktojn. La manĝaĵo por la surikatoj estas disĵetita en ilia vivspaco, por ke ili devu la nutraĵojn serĉi same kiel en naturo.
Por ŝatantoj de surikatoj preparis la praga bestĝardeno agrablan surprizon. Nun eblas spekti ilin pere de videokamerao. Plej ofte eblas vidi tie nur unu surikaton, sed ne estas tiom rare vidi tie ankaŭ aliajn membrojn de la “familio”.