14-a BIERo
Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo
Rychnov nad Kněžnou
26. – 28. 10. 2018
Inter planataj programeroj estas vizito de kastelo Rychnov nad Kněžnou, trarigardo de loka bierfabriko kun gustumado ne nur de biero, trarigardo de la urbo, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado…
Vendrede la 26-an de oktobro 2018
De la 17.00 loĝigo – “Domov mládeže” U stadionu 1209, Rychnov nad Kněžnou
19.00 vespermanĝo – restoracio Národní dům (Panská 79, Rychnov nad Kněžnou)
interkonatiĝo, ludoj, testo…
Sabate la 27-an de oktobro 2018
8:00 komuna matenmanĝo
10.00 vizito de fajrobrigadistoj
13.30 tagmanĝo – Restoraccio de hotelo Havel
14.30 kafejo Láry Fáry
15.00 vizito de bierfabriko
Gustumado de loka biero, fruktaj brandoj kaj cidro. Vespermanĝo.
Dimanĉe la 28-an de oktobro 2018
8:00 komuna matenmanĝo
10.00 Kastelo de Rychnov nad Kněžnou
Tagmanĝo
Forveturo
– – – – – – – – – – –
Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):
Pago ĝis la 1-a de oktobro 2018: 550,- CZK aŭ 22 EUR.
Pago poste aŭ surloke: 650,- CZK aŭ 26 EUR
Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz
– – – – – – – – – –
Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!
Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.
————————————————-
En la penziono je nia dispono estos glaciŝranko kaj akvoboligilo. Estas tie iuj teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, sed ne estas certe kiom, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.
Mapo kun gravaj puktoj
Komentado ne estas permesita.