5-a Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio
La 16-an de decembro 2018
Bautzen
Kunvenloko: Stacidomo Bautzen ĉe biletvendejo je la 11.00. Aŭ vi povas envagoniĝi iun sube menciitan trajnon.
Programo: Trarigardo de la urbo, vizito de Kristnaska bazaro kaj “kolbasumado”, kafumado en kafejo….
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6.40 – Černý most – bushaltejo de RegioJet.
vojaĝo:
7.00 Prago (Černý most)– 8.15 Liberec (buso)
8.38 Liberec – 10:14 – Bischofswerda (trajno)
10:43 Bischofswerda – 10:55 Bautzen (trajno)
De Liberec oni povas uzi favorprezan bileton “EURO-NISA-TICKET”, kiu kostas por 2-5 personoj 320 Kč.
Antaŭa aliĝilo ne estas necesa, sed ni ĝojos, se vi skribos pri via intenco partopreni. Same skribu, se vi volus kunvojaĝi kaj bezonos helpi kun bileto. Adreso: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Saluton!
Ĉu la partoprenantoj el germanio volas subskribi niajn (Euxopo-Demokratio-Asperanto) subskribfoliojn? Mi estas atingebla en Dresdeno. Ĉu vi havas pliajn demandojn?
Stefano
de.e-d-e.eu
Unterstützen Sie EDE zur EUROPAWAHL 2019