Tago por Lenka
Tago por Lenka
La 7-an de aŭgusto 2021
Pardubice
Kunveno: 11. 00 – Restoracio “Smíchovská” – Jindřišská 276
Komuna tagmanĝo
14.00 foriro al la tombejo
14.30 kunveno antaŭ la tombejo
Poste transiro al ĝardeno en strato Na Okrouhlíku 21.
_ _ _ _ _
- Se vi venos al Pardubice per trajno, vi povas al la restoracio iri perpiede (2 km) aŭ veturi per buso 6 aŭ 8 al haltejo Karla IV.
- Se vi bezonus pro sanproblemoj transporton de stacidomo al la restoracio skribu jam nun al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz kaj ni klopodos prizorgi aŭtomobilon.
- Distanco inter la restoracio kaj la tombejo estas 1,8 km. Se vi volas, eblas veturi per buso de la haltejo Karla IV. al la haltejo Krematorium per buso numero 6.
- De la tombejo estas vojo al la strato Na okrouhlíku 2,5km. Per buso eblas tien veturi nur kun ŝanĝo – per numero 6 kaj poste per 8.
- Se vi havas iujn sanproblemojn kaj ne kapablus atingi la lokojn, estos preparita aŭto kun ŝoforo, kiu povos helpi.
- En la restoracio estas mendita salono. Por ke ni ne devu pagi la luon de la ĉambro, ni promesis tagmanĝi tie. Eblos elekti el kvar manĝaĵoj:
- Svíčková na smetaně, knedlík
- Hovězí guláš, knedlík
- Kuřecí steak s kukuřicí na másle (příloha dle výběru)
- Bramborákové trhance s pivním sýrem
Bonvolu skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz kiun manĝon vi deziras, por ke kuiristoj en la restoracio povu ĉion prepari por ni.
Vi surloke povos krommendi supojn, dezertojn, pluajn pladojn laŭ manĝkarto.
- En restoracio ni planas projekcii filmetojn kaj fotojn pri Lenka.
- En ĝardeno en la strato Na Okrouhlíku ni babilos, manĝetos, trinkos…Se vi alportos iujn manĝ- kaj trik-kontribuaĵojn, ĉiuj ĝojos!
- Se vi bezonos dum la tago iun konsilon, telefonu 605 449 502
.
2021-07-01 je la 15:58
Komentoj
-
Nováková
2021-07-21 je 6:31 skribis