Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
463127264_853328963679503_6637515489090156996_n
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Helpu helpi

HELPU HELPI 2021

la 18-an de aŭgusto 2021

Praha

Venu kun ni jam la okan fojon partopreni “Projekton BRIKO”

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dudek unu jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.

La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla parto de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas.

Pasintjare ni sukcesis kolekti monon por 35 brikoj kaj dum ĉiuj jaroj ni entute jam kolektis monon por 242 brikoj. Dank’ al tio povis esti meze de Prago de malproksime videblaj Esperantaj skribaĵoj dum multaj tagoj.

Kiam? La 18-an de julio 2020 je la 18.00

Kunvenloko: antaŭ la domo en Havířská 2


Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon! 

Unu briko kostas 180,- kronojn / 7 EUR

Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la kontoj:

35-8928170257/0100  (por pagi per kronoj)

IBAN: GB28 REVO 0099 7013 0310 37
BIC: REVOGB21
Nomo: Vlasta Pištíková
(por pagi kaj per kronoj kaj per EURoj)
 
al pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas esti sekreta donacanto).

Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

Post la desegnado sur la brikojn estos komuna vespermanĝo en restoracio Johnny  pizza bar.

2021-07-27 je la 22:11

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 20-an de novembro 2024 Temo: STRIGO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress