15-a E-mentala pikniko
La 7-an de majo 2022
PARTOPRENU KUN NI PIKNIKON
EN BELEGA NATURO DE NORDORIENTA BOHEMIO!
Atendas vin promenado tra roka naturo, pikniko, kafumado
kaj precipe renkontiĝo kun novaj aŭ kun jam konataj amikoj!!!
Kunveno: 9. 45 antaŭ la stacidomo Karlovice-Sedmihorky
Promeno de la stacidomo al “Reliefoj de Kopic” – proks. 6 km. Poste reveno tra alia vojo al Karlovice-Sedmihorky aŭ al pli proksima trajnhaltejo.
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.50 en ĉefa stacidomo en Prago ĉe biletvendejo jam kun aĉetita bileto (Arriva)
Trajnvojaĝo de Prago:
Praha 7. 11 – Turnov 9.10
Turnov 9. 34 – Karlovice-Sedmihorky 9. 44
Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la pikniko!!!!
Se vi planas partopreni, skribu al pismis@volny.cz por scii, kiun kie atendi. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, voku +420 605 449 502
Komentado ne estas permesita.