Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Sukcesa HELPU HELPI 2024

La 31-an de aŭgusto 2024 okazis jam la dekunua aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas al handikapuloj.

 

Estis kolektita mono por 40 brikoj!

 

La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…

…kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas la Esperanto-brikojn, kaj tiel oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.

Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke…

…kaj apartan dankon al pragaj, eksterpragaj kaj eksterlandaj bonkoruloj, kiuj denove ne hezitis sendi monon!!!

 

FOTOJ

2024-08-01 je la 11:50

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 10-an de septembro 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress