KRISTNASKO 2024
30. 11. – 1. 12. 2024
Prago
Sabato la 30-an de novembro 2024
Klubejo de Praga Esperanto-klubo
10.00 – Kunveno por la URBOLUDO
10.10 – Komenco de la URBOLUDO
15.00 Preparado de la Kristnaska vespero kaj tuj poste komenco de la Kristnaska vespero
Fino: 21.00
Dimanĉo la 1-an de decembro 2024
Programo estos precizigita
::::::::::::::::::::::::::
POR KRISTNASKA VESPERO BONVOLU ALPORTI:
– KRISTNASKAJN MANĜAĴOJN
– KRISTNASKAJN TRINKAĴOJN
– DONACOJN POR TIUJ, KIUJN VI VOLAS PRIDONACI KAJ ĜOJIGI
– TELEROJN, GLASOJN, MANĜILAROJN
______________
DUM KRISTNASKA VESPERO ONI KIEL ĈIAM KOLEKTOS MONON POR PORKETO EMIČKA, DO NE FORGESU KUNPORTI PLENAN MONUJON!!!
________________
Loĝigo ne estas prizorgita, sed se vi bezonas tranoktadon, skribu kaj eble oni trovos por vi modestan tranoktadon ĉe lokaj esperantistoj aŭ oni klopodos konsili al vi pri loĝeblecoj en Prago.
Demandojn kaj aliĝilojn sendu al: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Komentado ne estas permesita.