20-a BIERo
28. – 30. 3. 2025
Kroměříž
Inter planataj programeroj estas trarigardo de kastela ĝardeno, grimpado al kastela turo, vizito de bierfabriko kun gustumado de loka biero, promeno tra la urbo Kroměříž, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado…
Vendredo la 28-an de marto 2025
Loĝloko: Centrum odborné přípravy technické Kroměříž (Nábělkova 539/3)
Alveturo: ekde la 18.00
Sabato la 29-an de marto 2025
8.00 komuna matenmanĝo
15.00 vizito de bierfabriko Maxmilian
Dimanĉo la 30-an de marto 2025
8.00 komuna matenmanĝo
Vizito de kastela ĝardeno, grimpado al la kastela turo, trarigardo de ekspozicio
Programo estas planata
Kotizo – loĝigo kaj partoprenkotizo (Eblas mendi nur ambaŭ noktojn)
Pago ĝis la 15-a de februaro 2025: 1000,- CZK aŭ 40 EUR.
Pago ĝis la 1-a de marto 2025: 1200,- CZK aŭ 48 EUR
Pago post la 1-a de marto 2025 aŭ surloke: 1400,- CZK aŭ 56 EUR
La kotizon sendu al:
2351447022/3030 (por pagi per kronoj)
aŭ al
IBAN:
LT17 3250 0478 4048 6190
Aliĝilojn sendu kaj informojn petu: pismis@volny.cz
Ne sendu la kotizon antaŭ la konfirmo de via aliĝo!
Post la 1-a de marto 2025 ne eblas redoni la partoprenkotizon, sed vi rajtas ĝin transdoni al alia homo.
– – – – – – – – – –
Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn. Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta.
– – – – – – – – – –
Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.
– – – – – – – – – –
Bedaŭrinde ne eblas en restoracioj certigi veganan manĝaĵon.
– – – – – – – – – –
En la pensiono je nia dispono estos glaciŝranko kaj akvoboligilo. Sed ne estas tie teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.
Komentado ne estas permesita.