GRANDA PIKNIKO EN MEISSEN
la 29-marto 2014
MEISSEN – GERMANIO
E-MENTAL´
KUNLABORANTE KUN DRESDENAJ ESPERANTISTOJ INVITAS VIN POR PARTOPRENI GRANDAN PIKNIKON EN BELEGA GERMANA URBETO PROKSIME DE DRESDENO!
KUNVENO EN STACIDOMO “MEISSEN” ĈE BILETVENDEJO JE LA 10.40
KONCIZA PROGRAMO:
TRARIGARDO DE LA URBO
GRANDA PIKNIKO
VIZITO DE LA KASTELO
SE RESTOS TEMPO – KAFUMADO EN LOKA KAFEJO
FORVETURO LAŬ INTERKONSENTO KAJ VETERO
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.00 en ĉefa praga stacidomo ĉe biletvendejo.
Trajnvojaĝo de Prago:
Praha 6. 29 – Děčín 7. 58
Děčín 8. 40 – Bad Schandau 9.08
Bad Schandau 9. 15 – Meissen 10.35
ĈEĤOJ, KIUJ EMAS PARTOPRENI, POVAS UZI AVANTAĜAN TRAJNBILETON LABE-ELBE . EBLAS INTERKONSENTI POR HAVIGI KOMUNAN BILETON!
(Vojaĝantoj de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.)
Partoprenantoj, kiuj venos de aliaj lokoj, sekvu vojaĝplanon kaj dumvoje vi povas entrajniĝi. Aŭ vi venu al renkontloko en Meissen!
Kion kunporti? Bonan humoron, eble iun ludon, kiun oni povas ludi en trajno kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!
POR VIZITI KASTELON EN MEISSEN EBLAS HAVIGI RABATON AĈETINTE “KULTURAN PASPORTON” Kulturní pas EUROREGIONU ELBE/LABE”. POST INTERKONSENTO POVAS ORGANIZANTO PRIZORGI LA “PASPORTON” ANKAŬ POR VI!
VI POVAS ALIĜI AL e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Komentado ne estas permesita.