BESTĜARDENO 2015
27. 2. – 1. 3. 2015
PRAGO
TRADICIA ADOPTOFESTO EN PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO
VENDREDO LA 27-AN DE FEBRUARO 2015
PROMENO NE OKAZOS
SABATO LA 28-AN DE FEBRUARO 2015
11. 00 – KUNVENO ANTAŬ PRAGA BESTĜARDENO
11. 10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS EMIČKA. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS LA BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON
11. 20 – ENIRO EN BESTĜARDENON
11. 30 – KOMUNA FOTADO MALANTAŬ LA ENIREJO
12. 30 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)
12. 30 – 13. 00 PREPARO DE KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO
13. 00 – TOSTADO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO
POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”, GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ
LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO
17. 00 – KOMUNA VESPERMANĜO – RESTORACIO “Hostinec Na Výtoni” (Rašínovo nábřeží 412/30)
DIMANĈO LA 1-AN DE MARTO 2014
EKSKURSO AL KASTELO CTĚNICE EKSPOZICIO “SUKERAĴISTOJ KAJ SUKERAĴEJOJ”
KUNVENO: 10.15 EN SUBIREJO DE METROO LETŇANY
PER BUSO 302 AL HALTEJO CTĚNICE (DE LETŇANY SUFIĈAS 24KRONA BILETO)
……………………………………………………………………………………….
1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! valoraj premioj atendas vin!
2. Kunportu al bestĝardeno trinkujon por tostado kaj por varma “griottrinkaĵo”!!!!
3. Se eblas, kunportu al bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.
4. Ne hezitu kunporti al bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!
5. Loĝigo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj eble ni sukcesos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.
6. Kiel atingi restoracion “Podskalská celnice na Výtoni”? De bestĝardeno per buso 112 al haltejo Trojská. Poste per tramo rekte al haltejo Výtoň. Por la vojaĝo sufiĉas 24krona bileto.
7. Se vi havas iujn demandojn – skribu, telefonu!!!!!
Komentado ne estas permesita.