5-a E-MENTALA PIKNIKO EN SAKSA SVISLANDO
Amtshainersdorf
la 13-an de junio 2015
planata vojo: Amtshainersdorf –Schönbach – Unger–Krumhermsdorf – Lohsdorf – iama vojo de Schwarzbachbahn – Goßdorf-Kohlmühle
Kunvenloko: Amtshainersdorf – ĉe biletvendejo je la 9.45
————————————————–
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.00 en ĉefa praga stacidomo ĉe biletvendejo.
Vojaĝbileto: Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 400 Kč. Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.
Trajnvojaĝo de Prago:
Praha 6. 30 – Děčín 7. 58
Děčín 8. 40 – Amtshainersdorf 9.34
Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!
Se estos pluva vetero kaj ne taŭgos promeni en naturo, estos kiel anstataŭa programo vizito de iu urbo aŭ urbeto – laŭ interkonsento)
Reveno estos laŭ interkonsento de la partoprenantoj!
Se vi planas partopreni, skribu al pismis@volny.cz, por ke ni povu interkonsenti pri la aĉeto de la biletoj!!!!! Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
Komentado ne estas permesita.