Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio
La 5-an de decembro 2015
Bautzen
Kunvenloko: Stacidomo Bautzen ĉe biletvendejo je la 10.45. Aŭ vi povas envagoniĝi iun sube menciitan trajnon.
Programo: Trarigardo de la urbo, vizito de Kristnaska merkato kaj “kolbasumado”, kafumado en kafejo….
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.45 ĉe bushaltejo de Student Agency – Černý most.
vojaĝo:
7.00 Prago – 8.15 Liberec (buso)
8.38 Liberec – 10:14 – Bischofswerda (trajno)
10:24 Bischofswerda – 10:37 Bautzen (trajno)
De Liberec oni povas uzi favorprezan bileton “EURO-NISA-TICKET”, kiu kostas por 2-5 personoj 320 Kč.
Gratulojn al partoprenantoj!
Ĝuu la verdan lingvon, atmosferon!
Najbare.
Bedauxrinde mi mangxis en mia vivo tro da kolbasoj kaj nun cxefe vegetarane vegetas. Sed la belan urbon Bautzen/Budisxyn mi volonte vizitus denove kaj tio en E-parolanta rondo certe alogas.
Bonege Johano, no ĝojatendos vin!!!