BESTĜARDENO 2016
26. 2. – 28. 2. 2016
PRAGO
TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO
VENDREDO LA 26-AN DE FEBRUARO 2016
18.00 – KUNVENO EN LA SUBIREJO DE LA METROHALTEJO HRADČANSKÁ ĈE BILETVENDEJO.
PERTRAME AL HALTEJO VOZOVNA STŘEŠOVICE.
PROMENO TRA “NOVA MONDO” KAJ LA PRAGA KASTELO.
20.00 VESPERMANĜO EN RESTORACIO “NA HRADČANSKÉ”
SABATO LA 27-AN DE FEBRUARO 2016
11.00 – KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO
11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS EMIČKAN. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON
11.20 – ENIRO EN LA BESTĜARDENON
11.30 – KOMUNA FOTADO MALANTAŬ LA ENIREJO
12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)
12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO
12.30 – TOSTADO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO
POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”, GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ
LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO
17.00 KOMUNA VESPERMANĜO – RESTORACIO “U TUČŇÁKŮ”
DIMANĈO LA 28-AN DE FEBRUARO 2016
9.00 – KUNVENO ĈE LA BILETVENDEJO DE LA STACIDOMO “MASARYKOVO NÁDRAŽÍ”
9.30 – FORVETURO PER TRAJNO AL KLADNO.
TRARIGARDO DE LA URBO, KAFUMADO.
PROMENO AL KOŽOVA LHOTA
GRIMPADO AL LA ELRIGARDEJO
TAGMANĜO EN RESTORACIO SUB LA TURO
REVENO LAŬ INTERKONSENTO
………………………………………………………………
1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin!
Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretaj, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin! 🙂
2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!
3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.
4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!
5. Loĝigo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj eble ni sukcesos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.
6. Vojo al la restoracio “U tučňáků”: de la bestĝardeno per buso 112 al Nádraží Holešovice. Plue per tramo 12 ĝis haltejo Anděl.
7. Se vi havas iujn demandojn – skribu, telefonu!!!!!
El pasintjaraj unubuŝaĵaj konkursoj
Bonvolu sendi, por aperigo en la aprila kajero de “La Ondo de Esperanto”, artikolon kaj foto(j)n pri BESTĜARDENO 2016 en Prago. La lasta akceptotago estas la 23a de marto (merkrede).
Nia adreso: sezonoj@kanet.ru, kopie al sezonoj@yahoo.com
Bondezire via,
Aleksander Korĵenkov
redaktoro de “La Ondo de Esperanto”