Bedaŭru vi, kiuj ne partoprenis ĉijaran Bestĝardenon! Ĉi foje partoprenis rekorda nombro de partoprenantoj – pli ol 40!
Kiel ĉiam okazis eminenta unubuŝaĵa konkurso, kiun gajnis Ambasadorino por Brno kaj ĉirkaŭaĵo kun preskaŭ vivantaj pingvenoj!
La duan premion gajnis ministro de suno, pluvo kaj ventoj!
La trian premion gajnis japana partoprenanto Yuto!
Jam tradicie ni kantis por nia porketo Emička!
Kaj kompreneble ne mankis “Porka torto”!
Ne dubu, tio vere estas porko 😀
————————–
Jam nun vi povas ĝojatendi venontjaran Bestĝardenon!
Jam nun vi povas plani,
per kiuj unubuŝaĵoj vi kontribuos al la konkurso!
Komentado ne estas permesita.