Tute neatendite la 23-an de aprilo 2016 naskiĝis en la praga bestĝardeno gorila ido. Neniu prizorganto en la bestĝardeno sciis pri la gravedeco kaj kiam gorilino Shinda subite komencis nokte naski, por ĉiuj tio estis granda surprizo.
Shinda estas 25-jaraĝa gorilino kaj la ido estas ŝia unua infano.
Tuj post la nasko la gorilino komencis bone zorgi pri la ido kaj ĝi tuj kuraĝe komencis mamnutriĝi.
Tre interesa novajho. Gratulon al la patrina gorilo kaj zoo-laborantoj.