Ĉu vi scias, ke la 6-an de junio 1937 naskiĝis usona verkisto Robert Fulghum? Unu el la plej famaj partoj de liaj verkaĵoj nomiĝas “Ĉion,, kion mi vere bezonas koni, mi ellernis en infanĝardeno”. Kiom da lernojaroj ni povus ŝpari, se ili pri tio ĉi informus nin jam antaŭ lernejo?
Ĉu vi scias, ke la 3-an de junio 1518 naskiĝis ĉina kuracisto, farmakologo kaj natursciencisto Li Shizhen? Li priskribis pli ol 1800 da medikamentoj kun 1100 ilustraciloj, 11 000 da receptoj kiel prepari ilin kaj ankaŭ li skribis informojn pri 1094 kuracherboj! Ĉu li iam dormis?
Ĉu vi scias, ke la 2-an de junio 1896 Guglielmo Marconi atingis patentlicencon por radio? Do ĝuu hodiaŭ lian inventaĵon! Se vi ne havas la aparaton, provu retradion! Ekzemple Muzaikon! Aŭ vi preferus Varsovian venton?
Ĉu vi scias, ke la 1-an de junio 1908 naskiĝis japana sumoisto Chiyonofuji Mitsugu? Li estas la nura sumoisto, kiu venkis en pli ol mil bataloj dum sia profesia kariero. Ĉu vi volus batali kun li?
Ĉu vi scias, ke la 31-an de majo 1859 la unuan fojon eksonoris Big Ben en Londono? Eĉ post tiom da jaroj la horloĝo sur la turo montras precizan tempon! Kaj kiel Big Ben sonoras ?
Ĉu vi scias, ke la 30-an de majo 2003 estis premiero de animacia filmo Trovante Nemon? Jen filmo, laŭ kiu ili povis krei ĝin!
Ĉu vi scias, ke la 29-an de majo 1781 naskiĝis angla kemiisto John Walker? Sen li ni eble ankoraŭ nun devus fari tion ĉi.
Ĉu vi scias, ke la 28-an de majo 1937 estis oficiale malfermita ponto Golden Gate por veturiloj? Ĉu vi jam vidis ĝin? Se vi estos paciencaj, vi povos vidi ĝin nun!
Ĉu vi scias, ke la 27-a de majo estas Monda tago de lakto? Ĉe ni oni la plej ofte trinkas bovinan lakton. Kaj ĉe vi?
Ĉu vi scias, ke la 26-an de majo 1761 Miĥail Lomonosov malkovris atmosferon de Venuso? Ĉu ĝi estas same bona, kiel atmosfero dum Esperanto-renkotiĝoj?