Ĉu vi scias, ke je la 24-an de majo 1844 forsendis Samuel Morse el stacidomo en Baltimore la unuan telegramon en la mondo? Ĉu vi kapablas tralegi ĉi mesaĝon?
/_ . . . /. /. _ . ./. _ /_ . //
/_ / . _ / _ _ . / _ _ _ / _ . //
Ĉu vi scias, ke la 22-a de majo estas Monda biodiverseca tago? Do hodiaŭ ni esperantistoj havas ĝustan kialon por festi! Ni ja estas tute speciala animalspeco!
Ĉu vi scias, ke la 21-a de majo estas Monda tago de Kosmo? Sed kial nur monda? Ĉu en aliaj galaksioj oni ne festas?
Ĉu vi scias, ke la 20-a majo estas Internacia tago ŝtepo.
Do ne sidu, prenu ĝustajn ŝuojn kaj ek!!!!!
Ĉu vi scias, ke la 19-an de majo 1977 lastfoje ekveturis regula trajno Orient-ekspreso inter Parizo kaj Istanbulo? Ĉu vojaĝantoj tiom ofte legis la libron pri murdo en la Orient-ekspreso de Agatha Christie, ke poste prefere ne veturis per ĉi trajno?
Ĉu vi scias, ke la 18-an de majo 113 okazis en Romo solena malfermo de la Forumo de Trajano? Ĉu oni jam tiam supozis, ke ankoraŭ nun ni admiros ilian konstrukapablojn?
Ĉu vi scias, ke la 17-an de majo 1749 naskiĝis angla kuracisto Edward Jenner, kiu malkovris vakcinadon kontraŭ variolo? Kaj ĉu vi scias, laŭ kiu besto li elpensis la vorton vakcinado? Eble uzu HELPILON!!!
Ĉu vi scias, la 16-a de majo estas Eŭropa tago de suno? Sed festi kun eŭropanoj povas ankaŭ loĝantoj de aliaj kontinentoj!!! Kaj ni ĉiuj povas kanti !!!