Ĉu vi scias, ke la 24-an de junio festis Romianoj grandan feston Diaro de feliĉa hazardo Fortuna? Ĉu ankaŭ vi dank´al feliĉa hazardo nun legas ĉi paĝaron?
Ĉu vi scias, ke la 23-an de junio 1894 estis en Parizo fondita Internacia olimpia komitato? Kaj ĉu vi scias, kiel la ludoj aspektis tiam? Rigardu!
Ĉu vi scias, ke la 22-an de junio 1846 Adolphe Sax patentigis saxofon? Kaj ĉu vi scias, ke la instrumento apartenas al la grupo de lignaj blovinstrumentoj, kvankam ĝi estas farita preskaŭ nur el latuno?
Ĉu vi scias, ke la 21-a de junio estas Monda tago de rultabulo? Ĉu vi ankoraŭ ne provis rultabuli? Kial? Ja rultabuli povas (preskaŭ) ĉiu!
Ĉu vi scias, ke la 20-an de junio 1756 naskiĝis germana komponisto Joseph Martin Kraus? Ĉu ankaŭ vi ne konas la komponiston aŭ mi estas unusola persono, kiu en lernejo ne sufiĉe atentis?
Ĉu vi scias, ke la 18-an de junio 1928 Ameilia Earhart iĝis la unua virino, kiu per aviadilo kiel pasaĝerino transflugis la Atlantikon? Eble ŝi ne pilotis, sed certe ŝi kapablis – kiel ĉiu virino – doni valorajn konsilojn al piloto!
Ĉu vi scias, ke la 17-an de junio 1837 brita kemiisto Charles Goodyear ricevis patenton por produktado de gumo? Ĉu temis pri tiu ĉi gumo?
Ĉu vi scias, ke la 16-an de junio 2076 estos eklipso de la Luno? Do ĉu ni interkonsentu kaj kune ni rigardu ĝin?
Ĉu vi scias, ke la 15-an de junio 1754 ĉeĥa sciencisto kaj inventisto Prokop Diviš konstruis unuan fulmokonduktilon? Ĉu vi kapablus fulmrapide kaj sprite komenti tiun ĉi informon, ĉar mi nenion kapablis elpensi?