Vendrede la 6-an de septembro 2024 venis al Prago 5 esperantistoj el Graz, por ke ili travivu semajnfinon kun esperantistoj el la klubo E-mental’. E-mentalanoj vizitis ilin jam printempe ĉi jare kaj do ili kompreneble ankaŭ invitis la Grazanojn al Prago.
La Grazanoj venis al Prago per pli frua trajno, ol ili anoncis, do komence ŝajnis, ke estos fuŝita planita bonvenigo. Sed la bonvenigo estis replanita kaj Grazanoj estis bonvenigitaj en stacidimo du horoj post ilia alveturo. E-mentalanoj venis tra ĉefa halo de la stacidomo kun flagoj kaj veninte al la Grazanoj, kiuj atendis sur interkonsentita loko, E-mentalanoj kantis bonvenigan kanton.
Lauc ĉeĥa kutimo oni proponis al la Grazanoj panon kun salo.
Poste jam ĉikaŭbrakumoj a kisoj. Kaj kompreneble ankaŭ tostado kun ŝaumvino.
De la stacidomo ĉiuj kune iris al klubejo de Praga klubo, kie estis preparita modesta vespermanĝo post kiu estis programo kreita de E-mentalanoj – prelegetoj, ludo, muzikado, kantado…
Post la programo foriris gastoj al loĝejoj de kelkaj klubanoj, kiuj proponis por ili tranoktadon.
Matene jam je la sepa horo kunvenis la gastoj kaj kelkaj E-mentalanoj en centro de la urbo por kune promeni tra pragaj stratoj, kiuj matene ankoraŭ ne estas plenaj da turistoj. En Malnovurba placo estis mallonga paŭzo por formanĝi hejman kukon kun iom da kafo.
Poste promeno al Ponto di Karel, kiu estis bele lumigita de matena suno.
Post la matena promeno la grupeto veturis al Vyšehrad, kie estis je la naŭa kunveno kun pluaj klubanoj.
Post fotado ĉe Esperanto-ŝtono ĉiuj iris al kastelo Vyšehrad por vidi gravajn lokojn de ĉaĥa historio.
Trarigardinte la ĉirkaŭaĵon de la kastelo ĉiuj malsupreniris al ĉerivera urboparto, kie estis en restoracio V Podskalí menditaj lokoj por tagmanĝi.
Neatendite rapidaj servoj en la restoracio permesis mallongan viziton de proksima kafejo AdAstra.
Post la ripozo ĉe kafo ĉiuj denove ekis al la urbocentro por vidi muron kun karitataj brikoj, kie antaŭnelonge kontribuis ankaŭ E-mentalanoj.
De la muro oni promenis tra stratoj ĉe Malnovurba placo kaj Juda urbo.
Poste jam ĉiujn atendis vespermanĝo en restoracio U Skřetů, kie oni povas mendi manĝaĵojn de menuo en Esperanto.
Post iom da postvespermanĝa ripozo ĉiuj ekis al ludejo por ludi bowling. Kaj tio estis lasta programero de la tago.
Dimanĉe matene oni kunvenis proksime de Praga kastelo. Sidante en parko kaj aŭskultane pri historio de Prago ĉiuj lunĉis kukon kun kafo.
Ĉiuj poste ĝuis trarigardon depreskaŭ senhomaj stratoj de Nový svět.
De la trankvilaj stratoj oni transiris al Praga kastelo, kie jam estis pli vigle.
Poste jam tagmanĝo en la restoracio, kiu estas fama pro la plej bona rostita porka genuo en Prago. la tagmanĝo estis planita, kiel lasta programero de la vizito de Grazanoj, sed evidentiĝis, ke ili ne havas biletojn por la trajno, kiun ili antaŭe anoncis, sed je du horojn malpli frue. Do estis decidite viziti ankoraŭ Monaĥejon Břevnov, kie oni promenis en monaĥeja ĝardeno kaj poste oni gustumis lokan monaĥejan bieron.
Poste jam venis tempo por iri al stacidomo, lastaj ĉirkaŭbrakumoj, lastaj kisoj, lasta mansalutoj. Espereble Grazanoj denove venos!
La 31-an de aŭgusto 2024 okazis jam la dekunua aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas al handikapuloj.
Estis kolektita mono por 40 brikoj!
La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…
…kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas la Esperanto-brikojn, kaj tiel oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.
Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke…
…kaj apartan dankon al pragaj, eksterpragaj kaj eksterlandaj bonkoruloj, kiuj denove ne hezitis sendi monon!!!
Post longa tempo denove eblas mendi E-mentalajn T-ĉemizojn “Ĝuu la vivon kun Esperanto”. (Legi pli…)
La 25-an de majo 2024 okazis en Prago jam la tradicia karitata evento Kuro por “Paraple” por helpi al handikapuloj kun paraplegio, kiun ankaŭ ĉi jare partoprenis membroj de la klubo E-mental’. (Legi pli…)
La 20-an de majo 2024 finiĝis jam la kvara karitata konkursa evento Virtuala kuro por “Paraple”.
La konkurson partoprenis 1254 homoj kaj 65 teamoj. Jam tradicie aliĝis al la konkurso teamo ESPERANTO, kiu ĉi jare havis 54 membrojn el 10 landoj. Dum dudek tagoj partoprenintoj diligente kuris, biciklis, marŝis…. kaj sukcesis kolekti 6244 kilometrojn! Dank’ al tio la teamo fariĝis la 5-a plej bona! (Legi pli…)
Dek membroj de la klubo E-mental‘ forveturis la 15-an de marto 2024 per trajno el Prago al Graz en Aŭstrio por travivi semajnfinon kun lokaj esperantistoj.
La 24-an de februaro 2024 denove pligrandiĝis registaro de E-mental’.
(Legi pli…)
E-mentalanoj denove plenigis “gepatran devon” kaj la adoptita besteto Emička denove havos manĝaĵon por tuta jaro!!!
E-mental’ havas jam la duan Honoran membron! La titolon transprenis okaze de la 70-a naskiĝtago Miroslav Malovec, kiu estas eminenta esperantisto, kiu dediĉis sian vivon al Esperanto. (Legi pli…)
La 12-an de septembro 2023 kunvenis tri membroj de E-mental’ (Jan Šebetovský, Vlasta Pištíková kaj Petr Javorik) kun Zdeněk Svěrák kaj transdonis al li Esperanto-subtekstojn por la teatraĵo “Murdo en salona kupeo”.